Finiĝis laboro kaj estas vespero
Necesas jam hejmen iri
Sed mi hodiaŭ promeni preferas
Delonge mi tion deziris
Por tempo nelonga problemojn forgesi
Sidante sur benko sole
Kaj ne rapidi ien sukcesi
Iri, kien mi volas

Vagadi sencele
ĝIs nokta mallumo
Agordi animon minore
Kaj foliumi kiel albumon
Foliojn de mia memoro

Kaj mian doloron ne povos kuraci
Eĉ tia ĉarma vespero
Mi scias, mi scias, animtrankvilecon
Mi trovos somere, somere
Mi morgaŭ revenos al miaj problemoj
Sed dume mi estas libera
Ne rapidante, duope promenas
Mi kaj mia espero

Composição: Ĵormart Amzeev